Malgrandaj gepardoj grimpis en vizit-veturilon
Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 9-a de julio, kiam kelkaj turistoj vizitas la rezervejon de sovaĝaj bestoj MasaiMara en Kenjo, malgrandaj gepardoj saltis sur ilian vizit-veturilon por "dormeti". Unu el ili eĉ sidis en la veturilon.
Turisto Mickey McCaldin diris, ke li kaj liaj familianoj vojaĝas en Kenjo kaj spertis senkovrilan vizit-veturilon en la rezervejo de sovaĝaj bestoj. Estis neatendite, ke kelkaj gepardoj saltis sur la veturilon.
Loka ĉiĉerono konigis, ke grimpado de bestoj sur vizit-veturilojn estas tre oftaj aferoj en Kenjo. Nur se turistoj ne minacas ilian sekurecon, ili certe povas pace kunekzisti kun tiuj turistoj.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat