El Popola Ĉinio>头条新闻>

Budapesto oficiale petas gastigon de la olimpikoj en 2024

| 2015-07-09
Bookmark and Share

 

    La 7an de julio budapesta urbestro Istvan Tarlos kaj prezidanto de la Hungara Olimpika Komitato Zsolt Borkai kune sendis al prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach leteron, anoncante, ke Budapesto oficiale petas gastigon de la Someraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj en 2024.

 

    En la sekva tago la retejo de la budapesta registaro publikigis la leteron. En la letero Budapesto esperas, ke la olimpikoj disvolviĝos al ŝparema kaj daŭripova direkto, kaj rompos monopolon de grandaj aŭ riĉaj landoj. Budapesto deziras gastigi la olimpikojn. Inter la dek landoj kun plej bonaj rezultoj en la historio de la Someraj Olimpikoj nur Hungario neniam gastigis olimpikojn.

 

    La limdato por la peto estos la 15a de septembro. En septembro 2017 la Internacia Olimpika Komitato anoncos la gastiganto-urbon de la olimpikoj en 2024.

 

    Ĝis nun Bostono, Hamburgo, Parizo kaj Romo oficiale montris la deziron gastigi la olimpikojn en 2024.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments