El Popola Ĉinio>头条新闻>

Baihuashan kaj Shenandoah fariĝis ĝemelaj parkoj

| 2015-07-07
Bookmark and Share


La naturparko Baihuashan de Pekino

 

    La 4an de julio la naturparko Baihuashan de Pekino kaj la naturparko Shenandoah de Usono subskribis interkonsenton pri starigo de ĝemelaj parkoj. Tio helpas Baihuashan lerni avangardajn spertojn de la evoluinta lando en konstruado de la naturparko kaj altigi sian administran nivelon.

 


La naturparko Shenandoah de Usono
 

    Ambaŭ estas rezervejoj aŭ naturparkoj sub la ŝtatnivela protekto kaj apartenas al arbara ekosistemo. La situoj estas similaj, je 38-39 gradoj de norda latitudo kaj je cent kilometroj norde de iliaj ĉefurboj. Krome ili havas similajn montojn, rokojn, arbarojn kaj pejzaĝojn. Malsame ol aliaj rezervejoj aŭ naturparkoj en foraj lokoj, la ĝemelaj parkoj konservas belajn naturajn pejzaĝojn, kulturajn heredaĵojn kaj legendojn.

 

    En la lastaj jaroj Ĉinio kaj Usono pliigis interŝanĝojn en resursa protekto kaj ekomedio. Sep paroj da ĝemelaj parkoj kunlaboris en naturprotekto por sovaĝaj bestoj kaj plantoj, publika edukado, scienca esplorado, kaj akiris kontentitajn rezultojn.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments