El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Nova rettrejnado pri subvencipetado disponebla

| 2015-07-06
Bookmark and Share

    Kun granda plezuro mi informas vin ke disponeblas nova rettrejnado kreita de la Komisiono pri Aktivula Trejnado de TEJO. La temo estas aparte grava: subvencipetado.

 

    Per tiu ĉi trejnado, vi havos la ŝancon akiri konojn (plurnivele aplikeblajn) pri la ĉefaj ŝtupoj de elpensado, strukturigo kaj prilaborado de subvencipropono; krome, eblos praktiki ekde la unua ero la akiritajn konojn, tiel ke ili taŭge firmiĝu kaj ne restu je simple teoria nivelo.)

 

    Se vi emas ektrejniĝi per tiu ĉi nova rettrejnado, bv. skribi al at ĉe tejo.org , tiel ke niaj lertaj trejnistoj povu helpi vin pluevoluigi viajn kapablojn; krome, bv. ne forgesi helpi diskonigi tiun ĉi trejneblon, tiel ke pluraj junaj aktivuloj povu plispertiĝi per ĝi!

 

Amike kaj kunlabore, Sara Spanò 

Komisiito pri Aktivula Trejnado de TEJO

(el UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments