El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aktivaj agadoj por "interreto plus" en Ĉinio

| 2015-07-06
Bookmark and Share

 

    La 4-an de julio, la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis "gvidopinion por aktive antaŭenpuŝi la agadojn de 'interreto plus'", klarigante la disvolvajn celojn en la venontaj 3 jaroj kaj 10 jaroj. En la gvidopinio estas menciataj 11 aspektoj, inkluzive de entreprenado kaj novigo, komuna produktado, moderna agrikulturo kaj saĝa energio. Ĝi ankaŭ formulas planon por aranĝi diversajn rilatajn garantiojn kaj subtenojn. Analizistoj opinias, ke la gvidopinio povos pli rapide antaŭenpuŝi la disvolviĝon de "interreto plus", utilante al la formiĝo de novaj energio kaj strukturo por la ekonomia disvolviĝo.

 

    La opinio montras, ke ĝis la jaro 2018, pli profundiĝos la intergriĝo de interreto kaj de la ekonomia kaj socia disvolviĝoj; la novaj industrioj kiuj baziĝas sur interreto fariĝos nova forto por la ekonomia kresko; interreto pli forte subtenos entrepreno-fondadon kaj novigon; interreto estos grava rimedo por liveri la publikajn servojn; kunlabore kaj komune disolviĝos la interreta ekonomio kaj la reala ekonomio.

 

    Antaŭ unu monato kiam ĉina ĉefministro Li Keqiang vizitis kafejojn sur la strato de entrepreno-fondado en Pekino, li akcentis, ke entrepreno-fondado kaj novigo estas grava bazo de stabila kresko de la ekonomio kaj tiu de garantio de la dungiteco. Li diris, ke ĝenerale "interreto plus" ludos gravan rolon en entrepreno-fondado, dungiteco, novigo kaj altgradigo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments