El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekino: "stacia oksigen-baro" enloĝiĝis en Tsinghua-Universitaton

| 2015-07-03
Bookmark and Share


La "stacia oksigen-baro" en Tsinghua-Universitato (foto el Ta Kung Pao)

 

    Laŭ raporto de la hongkong-a ĵurnalo Ta Kung Pao, la 1-an de julio "stacia oksigen-baro" enloĝiĝis en Tsinghua-Universitaton en Pekino. Tiu aparato povas filtri ĉirkaŭan aeron kaj forigi suspensio-partiklojn, kiaj PM10 kaj PM2.5.

 

    La prototipo de la aer-puriga sistemo estas inventita de la grupoj Sino kaj Arup en marto de la kuranta jaro. Poste ĝi estis testita en orienta vojo Queen de Hongkongo. Laŭ monitoraj aldonitaĵoj, la sistemo povas redukti koncentritecon de polua materio en aero averaĝe je 40%. Tio estas tre ĝojiga.

 

    La funkcia teorio de la aparato estas tiri aeron en la aparaton de ĝia fundo kaj post filtrado eligi purigitan aeron de ĝia supro. Krom tio, estas alia aparato, kiu kolektadas aldonitaĵojn. Ĝi estas ligita kun rilata retejo pri aer-kvalito kaj san-indico por ke la lasta faru komparon pri aer-aldonitaĵoj.

 

    En la 1-a de julio la indico de PM2.5 en Pekino estis 14 kaj tiu ĉirkaŭ la "stacia oksigen-baro" en Tsinghua-Universitato nur 1.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments