El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japanaj esperantistoj alvokis pacon en porpaca kunveno

| 2015-07-02
Bookmark and Share


Kunkantado por paco en la kunveno

 

    Vespere de la 1-a de julio en la japana urbo Osaka okazis kunveno "Neniam refoje militon inter Japanio kaj Ĉinio: kunveno por paco kaj amikeco" organizita de la Japan-Ĉina Amikeca Asocio. Ĝin partoprenis pli ol 400 personoj.

 

    S-ro Watanabe Takeshi, prezidanto de la osaka branĉo de la asocio, faris salutparolon antaŭ la kunveno. Li diris, ke ĉi-jare estas la 70-jara jubileo de la fino de la Dua Mondmilito, en Ĉinio konata kiel tiu de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Kiel japano li korŝiriĝas pro la krimoj faritaj de japanaj agresantoj en Ĉinio. Japanio devas bone penti la militon kaj sciigi la historion al siaj junuloj, tiel ke la du landoj povu transdoni pacon kaj amikecon de generacio al generacio. La provo de la nuna japana registaro revizii la konstitucion kolerigas multajn japanojn, ĉar, dum la japana popolo ne deziras militon, estonte Japanio riskos envolviĝi en militon, se la 9-a artikolo de la konstitucio estos reviziita. Li esperas, ke la registaro de Abe alfrontos la historion kaj reprenos la leĝproponojn pri la nacia sekureco, kiun oni nun diskutas en la japana parlamento.

 

    S-ino Hasegawa Akiko, la filino de Hasegawa Teru (Verda Majo), ĉeestis la kunvenon kaj rakontis pri sia patrino, kiu siatempe iris al Ĉinio kaj kontraŭstaris la agresan militon de Japanio. Ŝi diris, ke la agoj de Abe kiel liaj vizitoj al la sanktejo Yasukuni aŭ provo revizii la japanan konstitucion estas nenio alia ol daŭrigo de la dummilita militarismo. Ŝi esprimis sian esperon, ke la ĉi-foja kunveno konsciigos la veran historion al pli multaj japanoj.

 

    En la fino de la kunveno, oni deklamis la 9-an artikolon de la japana konstitucio en Esperanto, kaj alvokis al la partoprenantoj subskribi peticion adresitan al Abe. La peticio rekomendas al la japana ĉefministro alfronti la historion kaj repreni la nun diskutatajn leĝproponoj pri la nacia sekureco. Iu subskribinto diris, ke li subskribis la peticion por konkrete montri sian decidemon subteni pacon kaj esperas, ke la peticio, kiu reflektas la volon de la popolo, estu transdonita al la registaro kiel eble plej baldaŭ.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments