El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hungara avino kreis novan rekordon en ŝakado

| 2015-07-02
Bookmark and Share

    Laŭ la raporto farita de fremdlanda amaskomunikilo en la 2-a de julio, iu hungara maljunulino kreis novan mondan rekordon en ŝakludo. Ŝi ludas ŝakon de kelkdek jaroj kaj sukcesis en la 28-a de junio laŭ la loka tempo krei la rekordon.

 

 

    En 1957 la nun 87-jara Brigitta Sinka komencis ludi samtempan ŝakludon kun ses personoj. En la pasinta semajno ŝi renovigis sian rekordon de 13.6 mil fojoj da ŝakludoj, kiujn ŝi ludis tiamaniere nur dum unu semajno.

 

 

 

    Post ĉiu samtempa ludo, ŝi atente registris la tempon, lokon, rivalon kaj rezulton, kaj petis subskribon de atestanto, ĉar ŝi volis enlistiĝi en la Monda Rekordo de Guinness. Laŭ la raporto ŝi ricevis 3 operaciojn ĉe la koro dum la lastaj jaroj, sed ŝi ne volas ĉesi ludi ŝakon. Ŝi diris: "Ŝako estas mia vivo, kaj samtempa ŝakludo daŭre flamigas mian entuziasmon. Nur ŝako helpas min en miaj sano kaj saĝo."

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments