La subtera karsta kaverno lumigita de Arachnocampa Iuminosa
Lastatempe nov-zelanda artisto faris fotojn pri la subtera karsta kaverno en norda Nov-Zelando. Post lia prilaboro per longtempa ekspono la kaverno kun historio de 30 milionoj da jaroj montras kuriozan fenomenon kvazaŭ la ĉielo plena de steloj. Fakte, en la kaverno viglas la insekto Arachnocampa Iuminosa. Kiam ili foriras de la apika roko por serĉi nutraĵojn, ili malforte radias. Ju pli ili malsatas, des pli fortas la de ili eligita lumo.
La lumo el larvoj de Arachnocampa Iuminosa ŝajne estas malgrandaj pecoj da ĉielo plena de steloj. Ili lumigas la nigran kavernon kaj allogas multe da vizitantoj.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat