Poemo de Liu Yuxi
Nigravesta Strato
Grasas sovaĝaj herboj ĉe Ruĝbirda Ponto,
Kaj sunsubiro sinkas al Strato Nigravesta.
Hirundoj el salonoj de iam noblaj domoj
Nun flugas al plebanoj enen en hejm' modesta.
=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/
0-0/ =0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/
0=0/ -0/ =0/ 0=0/ =0/ =0/
0=0/ -0/ =0/ =0/ 0=0/ =0/
(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)
(Trad. Guozhu)
Liu Yuxi(772~842)estis fama poeto en la meza kaj malfrua tempo de Tang-dinastio kiel "la Kavaliro de poezio". La tuta poemaro de Liu Yuxi konsistis el 12 volumoj (722 poemoj). Nur centono de liaj poemoj havis esp-igon.
Jen estis la dua peco el la poem-ciklo Kvin Poemoj pri Jinling versita de Liu Yuxi kun sopiro pri la paseo.
Nigravesta Strato troviĝis en la urbo Jinling, sude de Qinhuai-rivero, nemalproksime de la Ruĝbirda Ponto. En la tempo de la Tri Regnoj Wu-dinastio (222~280) fondis kazernon tie. Ĉar la soldatoj ĉiuj portis sur si nigran vestaĵon, tial estiĝis la propra nomo Nigravesta Strato. Tempo forpasis. En la jaroj de la Orienta Jin-dinastio (317~420) tie fariĝis kvartalo de altranguloj kiaj domoj de noblaj familioj Wang kaj Xie. Estis facile imageble, ke tiam vivis aŭ ir-revenis tie lukse vestitaj dandoj. En printempo, kiam disfloris floroj, la trafiko estis pli vigla tie. Tamen, kiam Liu Yuxi alvenis viziti, la sceno de la Nigravesta Strato transformiĝis jam tute alia. La iama prospero malaperis kvazaŭ fumoj aŭ nuboj. Postrestis nur sovaĝaj herboj kaj kaduka strato. Nur la hirundoj, kiuj serĉis manĝaĵojn ĉe la malnova salono, atestis la transformiĝon de la Nigravesta Strato. La iam pompaj domoj nun fariĝis loĝejoj de ordinaraj popolanoj.
La malgaja sento pro soleco de la poeto ne tro malkaŝeme legiĝis en la versoj. Ni sentis tion nur de la komparo de nesamaj pejzaĝoj kaj la hirundoj. Malgranda ponto, profunda strateto, sovaĝaj herboj kaj subiranta suno estis pejzaĝoj de naturo, kun profunda kaŝita sento de poeto tie. Skribo pri la hirundoj estis frapvortoj. Ĉar hirundoj amis malnovan neston. Ĉiujare la revenantaj hirundoj el la nordo ĉiam ŝatis retrovi sian malnovan neston. Tamen, la mondo jam ŝanĝiĝis, kaj la iama pompeco nun fariĝis dezerteco. Tial la hirundoj povis serĉi nutraĵojn kaj loĝejon nur en kortoj plenaj de sovaĝaj herboj.
Kiom da soleco kaj suspiroj de poeto estis en tiuj versoj? La tuta poemo enhavis senfinajn gustojn, pri kiuj la legantoj povis percepti nur post ripeta maĉado.
Laŭ onidiro, la granda poeto s-ro Bai Juyi "aprezis suspire tiun poemon dum longa momento" kortuŝite.
Redaktoro: Hu Guozhu
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat