El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rusa astronaŭto starigis rekordon de plej longa kosmovojaĝo

| 2015-06-30
Bookmark and Share

 

    La rusa novaĵ-retejo Sputniko raportis, ke la rusa spaciala sektoro malkaŝis, ke ĝis la 29a de junio rusa kosmonaŭto Gennady Padalka starigis la mondan rekordon de plej longtempa kosmovojaĝo per entute pli ol 803 tagoj da restado en la kosmo.

 

    Bone informita persono diris: "Gennady Padalka ekflugis al la Internacia Spacostacio en la 27a de marto por plenumi la kvinan taskon. Ĝis tiam li jam flugis entute 710 tagojn. Hodiaŭ (la 29a de junio) je la unua horo kaj 42 minutoj laŭ la moksva tempo Padalka rompis la rekordon faritan de Sergej Krikalyov."

 

    Krikalyov plenumis ses kosmovojaĝojn. Lia tuta restado en la Spacostacio Mir kaj la Internacia Spacostacio kalkuliĝis al 803 tagoj, 9 horoj kaj 41 minutoj.

 

    Laŭ plano Padalka revenos al la Tero en la 11a de septembro per la kosmoŝipo Unio TMA-16m, kaj ĝis tiam lia tuta flugdaŭro atingos 877 tagojn.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments