El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Szymborska en Oriento-Okcidento

| 2015-06-30
Bookmark and Share

 

    Mi inventas la mondon estas la 50-a titolo kiu aperas en la Serio "Oriento-Okcidento". La kolekto de poemoj de Wisława Szymborska estas ĵus eldonita de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki.

 

    Wisława Szymborska (1923-2012) estis pola poetino, eseistino kaj tradukistino, kiu en 1996 ricevis la Nobel-premion pri literaturo. Ŝiaj verkoj apartenas al la plej ofte tradukitaj en la pola literaturo. En la laŭdparolado ĉe la Nobel-premia ceremonio ŝi estis prezentita kiel "reprezentanto de la nekutima pureco kaj forto de poeta rigardo", ĉar ŝia poezio estas "respondo al vivo, maniero de vivo kaj laboro pri vorto kiel penso kaj sentemo".

 

    La 339-paĝa Mi inventas la mondon estas la unua poemaro de Szymborska en Esperanto. La poemojn el la tuta periodo de ŝia verkado (1945-2012) elektis kaj enkondukis Wojciech Ligęza, kaj tradukis Tomasz Chmielik, István Ertl, Danuta Kowalska, Lidia Ligęza, Kris Long, Adam Łomnicki, Martyna Taniguchi kaj Włodzimierz Wesołowski. La libron akompanas la teksto de la parolado de Szymborska ĉe la transdono de la Nobel-premio.

 

    La bele bindita libro estas aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA kontraŭ 20,70 eŭroj (plus sendokostoj kaj, por klientoj el EU, imposto je 6%). En la Serio "Oriento-Okcidento" diversaj eldonejoj aperigas sub aŭspicioj de UEA verkojn aparte gravajn kaj reprezentajn de nacilingvaj literaturoj. Per la eldonserio la esperantistoj kontribuas al la Programo de Unesko por Reciproka Studado kaj Aprezado de Kulturoj.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments