El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komuna koncerto "Ĥoro de Venko" de Ĉinio kaj Rusio memore al la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito

| 2015-06-26
Bookmark and Share

    La 25-an de junio laŭ la loka tempo okazis en Moskvo solena koncerto "Ĥoro de Venko" kunorganizita de Ĉinio kaj Rusio celebre al la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. 42 rusaj veteranaj soldatoj kune prezentis diversajn kantojn kun ĉinaj junaj studentoj kiuj nun studas en Rusio. Ĉeestis al la celebrado ĉirkaŭ 200 personoj inkluzive de iamaj rusaj soldatoj, ĉinaj studentoj studantaj en Rusio kaj reprezentantoj de entreprenoj de la du landoj.

 


Mirinda ĥoro de la veteranaj soldatoj de Rusio (fotitaj de Qu Haiqi)
 


Mirinda ĥoro de la veteranaj soldatoj de Rusio (fotitaj de Qu Haiqi)
 


Kanti pri batalo kun plena emocio. (fotita de Qu Haiqi)
 


Ĥoro de ĉina studentino en Rusio kun rusaj veteranaj soldatoj (fotita de Qu Haiqi)

 

    La ĉinaj gejunuloj kaj la rusaj veteranaj soldatoj kantis sur la sama scenejo, kie per diversaj koloroj brilis la kulturoj ĉina kaj rusa. Per la kantoj de la maljunaj kaj la junaj la amikeco inter la du landoj bele herediĝis de generacio al generacio. La averaĝa aĝo de la soldatoj preskaŭ atingis 90 jarojn. Vestitaj per la armea uniformo la veteranoj, kvankam grizharaj, kantis per la voĉo juneca, sonora kaj firma. La mirinda prezentado kaj la eterne juna persistemo de la soldatoj kortuŝis la spektantojn kaj gajnis aplaŭdojn. Ankaŭ la ĉinaj junaj kantistoj impresis ĉiujn per belaj kantoj el Ĉinio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments