Fermiĝis la 7-a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo

| 2015-06-25
Bookmark and Share

 

 

    La 25-an de junio fermiĝis en Vaŝingtono la 7-a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo kaj la 6-a Ĉina-Usona Altnivela Interkonsiliĝo pri Homoj-kun-homaj Interŝanĝoj. En la gazetara konferenco, la du flankoj publikigis konkretajn rezultojn atingitajn dum la dialogo, tiel farante gravan preparlaboron por la vizito de Xi Jinping al Usono en septembro ĉi-jare.

 

    Jacob J. Lew, sekretario pri la trezorejo de Usono, diris, ke oni diskutis pri la firmigo de bona bazo por ekonomiaj kunlaboro kaj reformo por prepari la viziton de prezidanto Xi. Kvankam la hodiaŭaj promesoj ne povas solvi ĉiun koncernan problemon de la du flankoj, tamen ili reprezentas praktikan progreson kaj povas helpi pligrandigi la ĉinan merkaton kaj ankaŭ krei ŝancojn por usonanoj kaj usonaj entreprenoj.

 

    Usona ŝtatsekretario John Kerry diris, ke la 2-taga dialogo vere reflektas la komunajn promesojn de Usono kaj Ĉinio. Li emfazis, ke Usono bonvenigas la leviĝon de stabila, paca kaj prospera Ĉinio, kiu ludu gravan rolon en mondaj aferoj.

 

    Ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi diris, ke Ĉinio kaj Usono dum la pasintaj du tagoj atingis rezultojn pri pli ol cent temoj en 9 kampoj. La du flankoj interkonsentis, ke la sukcesigo de la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Usono konformas al la intereso de ambaŭ flankoj.

 

    Antaŭ la fermiĝo de la dialogo, ĉina vicĉefministro Wang Yang, ŝtata konsilanto Yang Jiechi kaj vicĉefministro Liu Yandong, specialaj reprezentantoj de ĉina prezidanto Xi Jinping, intervidiĝis kun usona prezidento Barack Obama en la Blanka Domo. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter la du landoj kaj internaciaj problemoj.

 

    La Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo estis proponita de la ŝtataj gvidantoj de Ĉinio kaj Usono en aprilo de 2009. Dum la pasintaj 7 jaroj oni senĉese disvolvis temojn, plibonigis formon, pliriĉigis enhavon kaj atingis pli kaj pli multe da rezultoj. La dialogo injektas pozitivan energion en la ĉina-usonajn interrilatojn kaj ankaŭ antaŭenpuŝas la komunan disvolviĝon de la mondo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments