El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio unuafoje eksterlande aranĝis ekspozicion pri reformado de japanaj militkrimuloj

| 2015-06-24
Bookmark and Share

 

    Memore al la 70-a datreveno de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo kaj al tiu de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito, la "Ekspozicio pri reformado de japanaj militkrimuloj far Ĉinio" kadre de la aktivaĵo "Konu Ĉinio" en Rusio okazis en la Ŝtata Muzeo de la Patria Milito en Moskvo la 23-an de junio. Tio estas la unua fojo por Ĉinio eksterlande aranĝi turnean ekspozicion pri reformado de japanaj militkrimuloj.

 

 

    La ekspozicio konsistas el 4 partoj: "akcepti kaj enkarcerigi", "eduki kaj reformi", "juste juĝi" kaj "por la paco". Per objektoj, fotoj, skribaĵoj kaj videoj la ekspozicio detale prezentis la historian procezon pri edukado kaj reformado de japanaj militkrimuloj far Ĉinio. Ĝi utilas por la internacia socio koni la agresan krimon de la japanaj militistoj en Ĉinio dum la Dua Mondmilito, koni la larĝan animon kaj humanisman spiriton de la ĉina registaro kaj ĝia popolo en edukado kaj reformado de japanaj militkrimuloj, koni la reciprokan subtenon de Ĉinio kaj Rusio dum la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj la profundan amikecon inter ili.

 

 

    La ĉi-foja ekspozicio estas kune aranĝita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, la liaoning-a popola registaro kaj la ambasadorejo de Ĉinio en Rusio, kaj gastigita de la Ekspozicidomo pri la Fushun-a Administrejo de Militkrimuloj kaj la Rusa Ŝtata Muzeo de la Patria Milito.

 

    La ĉi-foja turnea ekspozicio finiĝos en la 10-a de septembro. De la 25-a de junio ĝis la 9-a de julio ĝi okazos en la Ekspona Centro de Artista Asocio en St. Petersburg de Rusio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments