El Popola Ĉinio>头条新闻>

Belga reĝo vizitas Ĉinion

| 2015-06-24
Bookmark and Share

    Laŭ la invito de ĉina prezidanto Xi Jinping, la belga reĝo Philippe Léopold Louis Marie oficiale faras viziton al Ĉinio de la 20-a ĝis la 27-a de junio. Li kaj lia delegacio unue atingis la provincon Hubei en suda Ĉinio.

 

 

    La 23-an de junio la belga reĝo atingis Pekinon, kaj Xi Jinping okazigis bonvenigan ceremonion sur la placo apud la Popola Halo. Sekve la du ŝtatestroj intervidiĝis en la halo.

 

 

    En la intervidiĝo, Xi Jinping diris, ke la ĉina registaro subtenas kapablajn entreprenojn de sia lando fari investon aŭ fondi entreprenon en Belgio, kaj ankaŭ bonvenigas pli da belgaj entreprenoj fari la ĉinan merkaton kvazaŭ sian duan enlandan merkaton. Xi Jinping ankaŭ klarigis "Unu Zono kaj Unu Vojo" (la Ekonomia Zono laŭ la Silka Vojo kaj la Mara Silka Vojo en la 21-a Jarcento) al la reĝo. La belga reĝo Philippe diris, ke Belgio aprobas la iniciaton de "Unu Zono kaj Unu Vojo" fare de Ĉinio, kaj volas antaŭenpuŝi la investo-planon de Eŭropo akomodiĝi al la "Unu Zono kaj Unu Vojo" de la ĉina flanko.

 

 

    Antaŭtagmeze de la 23-a de junio la belga reĝo kaj lia edzino vizitis la Universitaton Geely de Pekino kaj plantis arbon, kiu simbolas la longedaŭran amikecon inter Ĉinio kaj Belgio. Tio estas la unua fojo, ke fremdlanda ŝtatestro vizitas superan lernejon administratan de neregistara organizaĵo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments