El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Mia vojaĝo en Ĉinio dum la 67-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso

| 2015-06-19
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Liba Gabalda el Francio


Fotoj pri aktivadoj de la eventoj

 

    La ĉi-jara IFEF-kongreso okazis de la 16-a ĝis la 23-a de majo samtempe kun la 11-a Ĉina Kongreso de Esperanto, kiu daŭris nur tri tagojn. Ĝi okazis en la urbo Kunming nomata la urbo de eterna printempo. La temperaturo superis 30˚C dum nia kongresa semajno. Kunming situas en bela parto de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio. Ni restadis rande de la urbo en agrabla hotel- kaj kultur-komplekso Fubao, kie okazis ambaŭ kongresoj. Krom multaj ĉinaj partoprenantoj al la evento aliĝis 42 geesperantistoj el Eŭropo. Jam en la flughaveno bonvenigis nin "freŝbakitaj esperantistoj". Ili estis volontuloj el studentoj de la Profesia Artkolegio de Kunming. En ĉiuj okazaĵoj ili estis pretaj saluti nin denove. Dum la interkona vespero ĉinaj esperantistoj preparis muzikan programon.

 

    La dimanĉa inaŭguro estis impona. Ĉe la enirejo de la salono ambaŭflanke vice staris belaj junulinoj vestitaj en buntaj kaj elegantaj etnaj kostumoj. Sur la podio sidis ĉinaj reprezentantoj kaj gravuloj de la E-movado. Inter ili la prezidantino de IFEF Rodica Todor, la sekretario Vito Tornillo kaj la honora prezidanto Romano Bolognesi, la du lastaj el Italio. Post la festparoladoj oni realigis komunan fotadon antaŭ la akceptejo. Agrabla estis muzika prezento kun tradiciaj ĉinaj instrumentoj. Post tio, sekvis salutado de reprezentantoj de diversaj landaj sekcioj de IFEF kaj aliaj asocioj. Ĉe la fino, post la malfermo de la kongresoj, gestudentoj de la Profesia Artkolegio de Kunming bravvoĉe kantis la E-himnon La Espero. Posttagmeze jam komenciĝis serioza programo. Ĉinoj prezentis surekrane retpaĝojn de El Popola Ĉinio kaj de la Ĉina Radio Internacia (ĈRI) ni povis aŭskulti partojn de la programo kaj spekti kelkajn filmetojn, kiuj gajnis la konkurson de la filmo-festivalo Teo kaj Amo. Posttagmeze okazis E-kurso gvidata de s-ino Luigia Oberrauch Madella el Italio.

 

    La temo de la fervojista kongreso estis: Esperanto kunligu la landojn laŭ la nova Silka Vojo. Oni menciis la fakton, ke la unua internacia fervojlinio de Ĉinio ekiris de Kunming ĝis Vjetnamio en la jaro 1910. Okazis kelkaj fakprelegoj, gazetara konferenco, oni parolis pri movadaj aferoj kaj fervojaj novaĵoj. Bruno Henry parolis pri sia vojaĝado en Irano, Liu Jun prelegis pri la svisa fervojo, Ladislav Hakl pri la vartrafiko en Eŭropo kaj Azio. Gastoj el Bulgario prezentis la venontan IFEF-kongreson okazontan apud la urbo Varna ĉe la Nigra Maro. Ĉe la fino de la kongreso oni transdonis al ili Esperanto-flagon.

 

    Ege interesaj kaj emociplenaj estis ĉiuvesperaj kulturaj programeroj kaj altnivelaj artaj spektakloj fare de junaj gestudentoj kaj profesoroj de la Profesia Artkolegio, kies direktoro s-ro Duan Yongxing estas esperantisto kaj samtempe la prezidanto de la LKK. Ni spektis diversajn dancojn, kantojn kaj ĥorkantadon, muzikaĵojn kaj emocio-plenajn akrobataĵojn. En tiuj spektakloj oni nur malfacile povas superi la ĉinan talenton. Ĉio estis vere altkvalite prezentita kaj la kantotekstojn tradukitajn al Esperanto ni povis legi surekrane. Ni estis ravitaj pri ĉiuj riĉaj programeroj. Ili restos longtempe en memoro de ĉiuj kongresanoj.

 

    Alia rimarkinda afero estis la manĝo. Rondaj tabloj pleniĝis per specialaj ĉinaj pladoj, parte tre spicitaj. En la memserva manĝejo estis elekto el pli ol kvindek pladoj. Abundo da ĉiuspecaj legomoj, viandaĵoj, ovaĵoj, fiŝaĵoj, vaporumitaj farĉitaj farunbuloj, diversaj saŭcoj, supoj, kuketoj, akvomelono kaj kompreneble ne mankis rizo trifoje tage. Ĉiutage ni povis gustumi ion novan. La manĝoj ofte estis tro spicitaj, tro pikaj. Tamen ĉio estis tre bongusta. Ĉinoj kutime trinkas akvon, teon aŭ rizakvon. Dum la bankedo ni gustumis fortan brandon. Se oni deziris trinki kafon oni devis ĝin mempretigi kaj aĉeti en vendejo.

 

    Dum la IFEF-semajno ni ekskursis al Xishan-Monto (Okcidenta Monto). Per telfero ni supreniris ĝin kaj de tie ni piede malsupreniris admirante belajn pejzaĝojn, diversajn pavilonojn, ornamitajn ŝtuparojn, religiajn altarojn, kavojn, rokarojn kaj la lagon Dianchi. Dum alia duontaga ekskurso ni vizitis fervojmuzeon de Yunnan. Ĝi estis konstruita en la jaro 1990 ĉe la norda fervojstacio. Ni vidis multajn eksponaĵojn bezonatajn ĉe la fervojo kaj historiajn fotojn, dokumentojn pri konstru-fazoj de la fervojo, mapojn, uniformojn, trajnmodelojn ktp. En la lokomotiva halo min impresis diversaj lokomotivoj, ĉe kiuj ni grupe fotiĝis. La muzeo donas superrigardon pri la disvolviĝo de fervojo en la provinco Yunnan.

 

    Poste ni ĝuis promenon en la parko de Cuihu-lago (Verda Lago). Ĝi estas tre animita. Kelkaj personoj ekzercas dancadon kaj aliaj spontanean kantadon. Iuj ripozas ĉe lotusplena lageto, aŭ ludas ĉinan tabloludon, aliaj aĉetumas aŭ rigardas budojn plenajn je memoraĵoj, vestaĵoj, manĝaĵoj. Admirindaj estas diversaj pavilonoj, pontetoj, insuletoj kaj bambuaro. Bedaŭrinde ne estis sufiĉe da tempo por trairi kaj malkovri la tutan 24-hektaran parkon.

 

    La tuttaga ekskurso gvidis nin al la Ŝtona Arbaro. Ĝi situas je 85 km. for de la urbo Kunming. Survojaj laboroj malrapidigis nian busvojaĝon. Dume ni povis admiri variajn pejzaĝojn, malgrandajn vilaĝetojn, konstantan domkonstruadon kaj vastajn rizkampojn prilaborataj de kamparanoj kun tipaj konusaj ĉapeloj.

 

    La Ŝtona Arbaro vere impresis nin. Ni promenis inter rokaroj, ĉirkaŭ lagetoj kaj diversformaj kaj koloraj ŝtonegoj. Laŭ fantazio oni povas en ili imagi diversajn figurojn kaj estaĵojn. Florantaj kampoj, ŝvebantaj papilioj, plurkoloraj arbustoj kaj tropikaj floroj alvokas fortan impreson kaj belecon de tiu paradiza loko.

 

    Interesa estis ankaŭ la loka bazaro, kie oni vendis ion ajn, bezonatan kaj ne bezonatan. Allogaj estis tropikaj legomoj kaj fruktoj. Malpli allogis kokin- kaj porkpiedoj, pork-oreloj kaj muzeloj, vivaj bufoj kaj serpentoj atendantaj aĉetontojn por la konsumado. Ne mankis ŝamanaj medicinaĵoj.

 

    La lasta vespermanĝo estis pli festa kaj la adiaŭa programo okazis denove en la halo de la profesia Artkolegio kun bunta programo. Kelkaj elstaraj personoj ĉiam post la prezentitaj spektakloj persone dankis kaj manpremis la aktorojn.

 

    Dum la tuta semajno ni ĝuegis riĉan kulturan programon kaj ĉinan afablecon. Koran dankon al la organizantoj pro la etosoplena kongreso!

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments