El Popola Ĉinio>头条新闻>

Monda Tago por Batalo kontraŭ Dezertiĝo

| 2015-06-17
Bookmark and Share


Kelkaj infanoj ludis sur seka riverujo en la kolonio de la tribo Samburu en Isiolo, norda Kenjo, en la 22a de julio, 2011.

 

    La 17a de junio ĉi-jare estas la 21a Monda Tago por Batalo kontraŭ Dezertiĝo kun la temo "atingo de nutraĵa sekureco por ĉiuj per daŭripova nutraĵa sistemo".

 

    Dezertiĝo de la tero estas malboniĝo de tero pro multaj faktoroj inkluzive de klimata ŝanĝiĝo kaj homa aktiveco en sekaj regionoj kaj serioze minacas la ekziston de la homaro. Ĝi estas tutmonda demando kaj alportas gravan influon al la ekologia sekureco, elimino de malriĉeco, socia kaj ekonomia stabileco kaj daŭripova disvolvado.

 

    Laŭ statistikoj de UN 2,6 miliardoj da homoj en la mondo rekte dependas de agrikulturo, dum 52% da agroj mezgrade aŭ severe degeneris. 74% da malriĉuloj estas rekte influitaj de la tera degenero en la tuta mondo.

 


Sunfloro kreskis en tro seka kampo en la antaŭurbo de Kuenca, Hispanio, en la 2a de aŭgusto, 2006.
 


Pro sekeco la inundita preĝejo denove videblas en la akvorezervujo Mediano de Huesca, Hispanio, en la 16a de aprilo, 2008.
 


La 2an de junio 2014 sablovento regis en la irana ĉefurbo Tehrano.
 


La 11an de julio 2008 niĝeria ĉefurbo Miameo suferis de sabla ŝtormo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments