El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉu El Nino rezultigas amasiĝon de ruĝaj kraboj sur plaĝo en suda Kalifornio?

| 2015-06-17
Bookmark and Share

    Sekve de la morto de granda nombro da ruĝaj kraboj sur la plaĝo en San Diego, suda kalifornio de Usono, antaŭ tri tagoj, en la 15a de junio miliono da ruĝaj kraboj estis surpuŝitaj de akvo kaj mortis sur la plaĝo de la ŝtata plaĝo de Doheny de la gubernio Orange.

 

 

    Rigardante de fore, oni povas vidi, ke la plaĝo de la parko Dana en Doheny estas kovrita de ruĝaj makuloj. La oficiala nomo de tiuj makuloj estas sturgkrabo, kaj ili longas kiel dikfingro. La ruĝaj kraboj kovris la plaĝon, kaj altiris multajn marbirdojn.

 

    Savisto Steve, kiu laboris 24 jarojn en la parko, diris, ke pro la fenomeno de El Nino varma aerfluo altiris la ruĝajn krabojn de Meksiko ĝis Kalifornio, kaj tia fenomeno okazas en ĉiu kvina ĝis sepa jaro. Li diris kun rideto, ke tio estas la miraklo de la naturo, kaj havas neniun rilaton kun antaŭsigno de onidirita katastrofo.

 

 

    La usona novaĵ-agentejo Associated Press raportis, ke baldaŭ la ruĝaj kraboj estos alpuŝitaj plu ĝis la plaĝoj de Los-Anĝeleso. Samkaŭze la bluaj meduzoj, blu-naĝilaj tinusoj kaj aliaj tropikaj fiŝoj aperas en suda Kalifornio pli frue ol antaŭe.

 

    Ĉu la ruĝaj kraboj aperos sur aliaj plaĝoj, Steve diris, ke ili eble estos alportitaj norden laŭ la marbordo ĝis la plaĝo de Monterey proksime al San-Francisko.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments