El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nov-Zelando investos al AIIB 87 milionojn da dolaroj

| 2015-06-16
Bookmark and Share

 

    La 15an de junio nov-zelanda ĉefministro John Key anoncis, ke Nov-Zelando oficiale fariĝis unu el la fondinto-landoj de la Azia Infrastruktura Investo-Banko (AIIB), kaj ĝi investos 87 milionojn da usonaj dolaroj al AIIB en la venontaj kvin jaroj.

 

    Samtage en la regula gazetara konferenco John Key diris, ke Nov-Zelando estas la unua okcidenta evoluinta lando, kiu aliĝis al la Azia Infrastruktura Investo-Banko. La banko investos en la infrastruktura konstruado de Azio, kaj tio utilos al la ekonomia disvolvado de la regiono, kaj ankaŭ favoros la ekonomian disvolvadon de Nov-Zelando. Tio, ke Nov-Zelando fariĝis unu el la fondinto-landoj de AIIB, helpos plifortigi ekonomiajn, komercajn kaj investajn kontaktojn inter Nov-Zelando kaj Azio. Nov-zelanda ministro pri eksterlandaj aferoj Murray McCully diris, ke AIIB estas utila kompletigo de la nunaj organizoj, kaj faros gravan kontribuon al la infrastruktura konstruado de Azio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments