El Popola Ĉinio>头条新闻>

Monpuno aplikita al fumantoj en publikaj ejoj

| 2015-06-16
Bookmark and Share

 

    La 1an de junio validiĝis la Regularo de Pekino pri Fumad-Regado.

 

    Inter la 1a kaj la 14a de junio Pekino aplikis 6 000 juanojn da monpuno al tri publikaj lokoj kaj 50 juanojn da monpuno respektive al kvin individuoj, kiuj malobservas la regularon pri fumad-regado.

 

    Laboranto de la rekta telefon-numero 12320 por la publika sano malkaŝis, ke inter la 1a kaj la 14a de junio ili ricevis 4 605 telefonvokojn, interalie pli ol 2 000 estis plendoj kontraŭ fumado en publikaj ejoj. Oficejoj okupis la unuan lokon inter la denuncitaj lokoj, kaj sekve estis restoracioj kaj superbazaroj.

 

    Zhang Jianshu, prezidanto de la Pekina Asocio pri Fumad-Regado, diris, ke de post la efektivigo de la regularo pri fumad-regado evidente malpliiĝas la nombro de fumantoj en publikaj lokoj. Li diris ankaŭ, ke 60% da pekinaj fumantoj deziras ĉesigi la fumadon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments