El Popola Ĉinio>头条新闻>

La milita aviadilo JF-17 en la 51-a Pariza Internacia Aviada kaj Aerspaca Ekspozicio

| 2015-06-16
Bookmark and Share


La milita aviadilo JF-17 en la bourgeta flughaveno la 15-an de junio

 

    La 15-an de junio la 51-a Pariza Internacia Aviada kaj Aerspaca Ekspozicio inaŭguriĝis en la Bourgeta Internacia Ekspona Centro en norda antaŭurbo de Parizo. En la inaŭgura ceremonio faris flugan prezenton la milita aviadilo JF-17 kune produktita de la Ĉina Aviada Industria Korporacio kaj Pakistano.

 

    Franca prezidento François Hollande inaŭguris kaj vizitis la ekspozicion.

 


La milita aviadilo JF-17 en prezento de flugado en la bourgeta flughaveno la 15-an de junio
 


La milita aviadilo JF-17 en prezento de flugado en la bourgeta flughaveno la 15-an de junio

 

    La ĉi-foja ekspozicio daŭros 7 tagojn. De la 15-a ĝis la 18-a la ekspozicio estas por fakaj personoj kaj raportistoj kaj inter la 19-a kaj la 21-a ĝi estos malfermita al la publiko. Laŭ konigo de la gastiganto, en la ekspozicio partoprenas pli ol 2.2 mil entreprenoj kaj organizaĵoj el 47 landoj. Laŭ antaŭkalkulo ĝi allogos al si 315 mil vizitantojn.

 

    La Pariza Internacia Aviada kaj Aerspaca Ekspozicio lanĉita en la jaro 1909 estas unu el la internaciaj aviadaj kaj aerspacaj ekspozicioj plej grandskalaj kaj plej famaj en la mondo, kaj ankaŭ montrofenestro por ke aviadaj kaj aerspacaj entreprenoj demonstru sian renovigan forton.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments