El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Monda Tago de Sango-kontribuantoj: sin ruĝigis la televizia turo Orienta Perlo en Ŝanhajo

| 2015-06-15
Bookmark and Share


Chongqing-a junulo Tian Mingyuan senkompense 40-foje kontribuis sian sangon je 7 200 CC dum la lastaj 6 jaroj.
 


La ruĝigita televizia turo Orienta Perlo en Ŝanhajo vespere de la 14-a de junio (foto el CFP)

 

    La 14-a de junio estis la 12-a Monda Tago de Sango-kontribuantoj. Je la 19-a horo tiu-tage la televizia turo Orienta Perlo en Ŝanhajo ruĝigis sin por esprimi al la senkompensaj sango-kontribuantoj de la mondo la elkoran dankon el Ŝanhajo kaj Ĉinio, disvolvi la signifon de vivsavado per senkompensa sango-kontribuo kaj transigi la varmeton de amo.

 

    La ĉi-jara Monda Tago de Sango-kontribuantoj havas la temo "Dankas Vin pro Via Savo al Mia Vivo". Tiu-tage en multaj lokoj de Ĉinio okazis aktivaĵoj por popularigi la signifon de senkompensa sango-kontribuo kaj alvoki popolamasojn senkompense kontribui sian sangon kaj dediĉi sian amon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments