El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio urĝas Usonon, ke ĝi kiel eble plej frue repatrujigu la ĉinan suspektaton Yang Xiuzhu

| 2015-06-12
Bookmark and Share

 

    La 11-an de junio en la regula gazetara konferenco de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, Hong Lei, proparolanto de la ministerio, diris, ke Usono devas kiel eble plej frue repatrujigi Yang Xiuzhu, fuĝintan suspektaton de korupteco, por ke ŝi estu punita laŭ la ĉina leĝo.

 

    Iu raportisto demandis, ke la ĉina koruptita ŝtatoficistino Yang Xiuzhu petis politikan protekton en tribunalo de Nov-Jorko, do kiel la ĉina registaro faros komunikadon kun la usona registaro por persvadi ĝin repatrujigi ŝin.

 

    Hong Lei respondis, ke Yang Xiuzhu jam estis arestita en Usono. Yang Xiuzhu estis suspektata pri korupteco en Ĉinio, Usono devas kiel eble plej frue repatrujigi ŝin por ke ŝi estos punita laŭ la ĉina leĝo. Per la ĉina-usona grupo de interligo por fari leĝ-plenumajn kunlaborojn, Ĉinio kaj Usono faris bonajn kunlaborojn pri multaj kazoj. La du landoj plu profundigos kunlaborojn en tiu flanko por kune bati translandan krimadon.

 

    "Korupteco estas 'kancero' de la homa socio kaj en la mondo ne estas 'paradizo de krimuloj'. La ĉina registaro arestos la krimulojn, alkondukos ilin al juĝejo kaj punos ilin laŭ leĝo, kien ajn ili fuĝis," diris Hong Lei.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments