El Popola Ĉinio>头条新闻>

8 "militaj honormedaloj" de japanaj agresantoj estis donacitaj al Ĉinio

| 2015-06-12
Bookmark and Share

    Lastatempe 8 "militaj honormedaloj" faritaj dum la agresa periodo de la japana armeo estis publikigitaj en la Muzeo de la Rezidejo de Marŝalo Zhang en la urbo Shenyang, nordorienta Ĉinio. Tiuj atestaĵoj pri la agresado de la tiama Japanio estis donacitaj de la japana amiko Ikemiyagi Akira.

 

    Ĉi-jare estas la 70-a jubileo de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito, kaj s-ro Ikemiyagi celas, ke per tiuj eksponaĵoj la popoloj de la du landoj pli bone konu la lastan militon kaj la historion, kaj ke la amikeco kaj paco inter Ĉinio kaj Japanio estu pli longedaŭraj.

 


La 8 "militaj honormedaloj" de la japana armeo ĵus publikigitaj en Ĉinio (fotitaj de Pan Yulong)
 


"Militaj honormedaloj" en detalo

 

    La muzeo kiu ricevis la donacon estis antaŭe la oficiala rezidejo de Zhang Zuolin, militlordo dum 1912-1928, kaj lia filo Zhang Xueliang, patriota generalo, dum ilia regado en nordorienta Ĉinio. Nun la rezidejo estas grava konservata konstruaĵo kiel antikvaĵo de la lando kaj AAAA-grada turismejo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments