El Popola Ĉinio>头条新闻>

Membroj de IOK taksis prezenton de Pekino por inviti la Vintrajn Olimpikojn

| 2015-06-11
Bookmark and Share

 

    La 9-an de junio laŭ la loka tempo en Laŭzano de Svisio la delegacio de la Komitato por Invito de la Vintraj Olimpikoj al Pekino en 2022 prezentis al la membroj de la Internacia Olimpika Komitato (IOK) la projekton de Pekino pri gastigo de la Vintraj Olimpikoj kaj respondis iliajn demandojn. Gian Franco kasper, prezidanto de la Internacia Federacio de Skiado diris: "Mi tre surpriziĝis, ke Pekino faris tiel bonan preparon."

 

    Kiel la unua procezo por inviti Olimpikojn post aprobo de la "Tagordo pri Olimpikoj en 2020" la invito de Pekino plene enkorpigis la projekton pri olimpikaj heredaĵoj emfazitan de IOK dum ĝia reformado kaj la spiriton pri daŭrigebleco. Pri tio Philip Craven, prezidanto de la Internacia Paralimpika Komitato, diris, ke la Pekinaj Olimpikoj en 2008 liveris bonajn spertojn al Pekino por ĝia refoja invito de la Olimpikoj. La projekto far de Pekino atentas olimpikajn heredaĵojn kaj daŭrigeblecon. Tio estas tre grava. "Ni esperas, ke per vintra sporto Pekino akcelos transformon de la socio."

 

    Philip Craven diris: "Nun mi bone konis la funkciojn de la tri konkursaj zonoj, la altrapidaj fervojoj ludos bonan rolon por kunligi la tri zonojn, la alta subteno de la ĉina registaro estas tre grava por inviti la Olimpikojn."

 

    La 10-an de junio la Komitato por Invito de la Vintraj Olimpikoj al Pekino prezentis la projektojn de la tri zonoj por gastigi la Vintrajn Olimpikojn kaj ilian kunagadon per sablotabloj pri konkursejoj, modeloj de vagonoj por altrapida fervojo kaj fotoj pri sportistoj. Post vizito Borzov, ukrajna membro de IOK, laŭdis, ke per la prezento de Pekino oni povas ricevi informojn pri konkursejoj, Pekino jam estas preta por gastigi la Vintrajn Olimpikojn.

 

    La 31-an de julio IOK okazigos plenan kunvenon en Kuala-Lumpuro de Malajzio por voĉdone decidi, kiu urbo gastigos la Vintrajn Olimpikojn en 2022.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments