119 aŭstralianoj kreis la mondan rekordon pri paraŝuto
Laŭ informo en la 9-a de junio, la 30-an de majo laŭ la loka tempo ĉe la Valo Perris en Kalifornio de Usono 119 aŭstralianoj man-en-mane paraŝutis el 7 aviadiloj flugantaj en la alteco de ĉirkaŭ 6 kilometroj. Per tio ili rompis la mondan rekordon pri paraŝuto kreitan de 112 homoj en la jaro 2010.
Laŭ rilata raporto, inter la 119 homoj estas kuracistoj, armeanoj, profesiaj paraŝutistoj, pilotoj kaj sciencistoj. Antaŭ la ĉi-foja paraŝuto ili ne faris rilatan trejnadon kaj nur prove paraŝutis 9 fojojn.
Tiun novan rekordon taksis juĝistoj el la Aŭstralia Asocio de Paraŝuto.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat