El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio unuafoje subskribis kunlaboran dokumenton pri konstruado de "Unu Zono kaj Unu Vojo" kun eŭropa lando

| 2015-06-08
Bookmark and Share


Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi (maldekstre) kaj hungara ministro pri eksterlandaj aferoj kaj komerco Péter Szijjártó

 

    La 6an de junio en Budapeŝto ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj hungara ministro pri eksterlandaj aferoj kaj komerco Péter Szijjártó subskribis Interkomprenan Memorandon inter la Registaro de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Registaro de Hungario pri Akcelo de Konstruado de la Ekonomia Zono laŭ la Silka Vojo kaj la Mara Silka Vojo en la 21a Jarcento. Tio estis la unua dokumento pri tia kunlaboro inter Ĉinio kaj eŭropa lando.

 

    Post la subskribo Wang diris, ke Hungario estis la unua eŭropa lando, kiu subskribis kun Ĉinio dokumenton pri tia kunlaboro, kaj tio ludas gvidan rolon en la komuna konstruado de "Unu Zono kaj Unu Vojo". Ĉinio bonvenigas pli da eŭropaj landoj "rigardi orienten", plifortigi kunlaboron kun Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj kaj partopreni en diversaj manieroj en la konstruado de "Unu Zono kaj Unu Vojo". Li aldonis, ke historio pruvos, ke tio estas prudenta kaj ĝusta strategia elekto.

 

    Wang esperas, ke pro la subskribo Hungario fariĝos grava punkto de Eŭropo en la konstruado de "Unu Zono kaj Unu Vojo"; pere de kuna konstruado de hungari-serbia fervojo Hungario fariĝos la grava nodo de eŭrazia loĝistiko; kaj danke al la alta interfido inter la du landoj Hungario fariĝos grava ponto de amikeco inter Ĉinio kaj Eŭropo.

 

    Szijjarto diris, ke Hungario volas klopodi kune kun Ĉinio por antaŭenpuŝi la konstruadon de "Unu Zono kaj Unu Vojo" kaj akceli pragmatan kunlaboron inter la du landoj kaj inter Ĉinio kaj landoj en Centr-Eŭropo kaj Orient-Eŭropo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments