El Popola Ĉinio>头条新闻>

Montiro el banka aŭtomato per distingo de vizaĝo

| 2015-06-05
Bookmark and Share

 

    Lastatempe Tsinghua-Universitato kaj la ĉina kompanio Tzekwan kune esploris kaj faris la unuan bankan aŭtomaton de Ĉinio, kiu povas distingi vizaĝojn de homoj. Nun ĝi debutis en la urbo Hangzhou.

 

    La maŝino povas foti manipulanton antaŭ si per kamerao je la supro de la ekrano, kaj identigi kaj kompari la foton kun konservitaj datenoj en la sistemoj de bankoj kaj administracioj de publika sekureco.

 

    Se la foto farita de la aŭtomato ne konformas al datenoj el la sistemoj de bankoj kaj administracioj de publika sekureco, la manipulanto ne povas tiri monon el la maŝino spite ke li aŭ ŝi jam entajpas la ĝustan pasvorton de la bankkarto ĉe la aŭtomato. Tio povas garantii sekurecon de la konto.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments