Sichuan de Ĉinio: sovaĝaj uncioj iradis por serĉi manĝaĵojn
La uncio kune kun siaj idoj en serĉado de manĝaĵoj
La 2-an de junio la Administracio de la Wolong-a Ŝtata Natur-rezervejo en Sichuan-provinco publikigis fotojn pri manĝaĵ-serĉado de sovaĝa uncio kune kun siaj du idoj. Tio estas grava trovo de la esplorado pri sovaĝaj uncioj en la regiono Wolong de Sichuan.
Tiu valora rikolto ne nur efike kompletigis materialojn de la Wolong-a Natur-rezervejo pri interspecia rilato de uncioj, sed ankaŭ plene montris, ke lokaj uncioj havas bonan vivstaton. Tio akumulis fundamentajn materialojn por esplori la konsiston de specioj de sovaĝaj bestoj en altebenaĵo kaj ilia strukturo.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat