El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino: ekspozicio de porcelanaĵoj el imperiestraj bakfornoj en la dinastio Ming

| 2015-06-03
Bookmark and Share


En la ekspozicio de porcelanaĵoj el imperiestraj bakfornoj en la dinastio Ming

 

    La 2-an de junio en la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino inaŭguriĝis ekspozicio de porcelanaĵoj el imperiestraj bakfornoj en la dinastio Ming. La 297 eksponaĵoj enhavas porcelanaĵojn elterigitajn en Jingde-urbeto de la provinco Jiangxi, kiuj ne estis elektitaj kiel uzaĵoj de imperiestroj pro sia malbona kvalito, kaj de la muzeo kolektitajn porcelanaĵojn produktitajn dum la periodoj Hongwu, Yongle kaj Xuande (1368-1435).

 

    Dum la dinastioj Ming (1368-1644) kaj Qing (1644-1911) la imperiestraj bakfornoj en Jingde-urbeto estis bazo por produkti porcelanaĵojn por imperiestroj. Nun en la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino kaj la Muzeo de Palaco en Taibei estas kolektitaj pli ol 10 mil porcelanaĵoj por imperiestroj produktitaj en la dinastio Ming.

 

    La ekspozicio daŭros ĝis la 3-a de septembro. Oni povas viziti ĝin per enirbileto de la Muzeo de Imperiestra Palaco.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments