El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĝirafo rompis sian kolon por akiri koramikinon

| 2015-06-02
Bookmark and Share

 

    Ĉu vi vidis ĝirafon kun z-forma kolo? La brita ĵurnalo The Daily Telegraph raportis en la 29 de majo, ke fotisto Mark Drysdale fotis ĝirafon kun rompita kolo dum sia vojaĝo en la nacia parko Serengeti en Tanzanio.

 

    Loka ĉiĉerono diris, ke la Masai-ĝirafo rompis sian kolon en la lukto kontraŭ rivalo por akiri koramikinon antaŭ kvin jaroj. Ĝi postvivas sen ia ajn medicina prizorgo, tamen ĝia vertebraro fariĝis z-forma. Drysdale diris: "Mi neniam vidis similan okazaĵon, tamen ĝi (la ĝirafo) ŝajnas bonstata." Krome, aliaj ĝirafoj pritraktas ĝin "kiel normalan ĝirafon".

 

    Masai-ĝirafo estas la plej alta inter ĉiuj specoj de ĝirafoj, kaj la vira ĝirafo povas kreski ĝis la alteco de 5,8 metroj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments