El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina sportisto Su Bingtian rompis ĉinan rekordon de la vira 100-metra konkurso

| 2015-06-01
Bookmark and Share


Su Bingtian (la 1-a de dekstre) en la konkurso la 30-an de majo
 

    La 30-an de majo en la vira 100-metra konkurso de la Internacia Asocio de Atletaj Federacioj ĉina sportisto Su Bingtian okupis la trian lokon per la rezulto de 9.99 sekundoj kaj fariĝis la unua "flug-homo" de Ĉinio akirinta la rezulton de malpli ol 10 sekundoj.

 

    Antaŭe nur du sportistoj gajnis la rezulton de malpli ol 10 sekundoj. Ili estas Ogunode kaj Francis, niĝeri-devenaj kataranoj.

 

    Ogunode gajnis la rezulton de 9.93 sekundoj en la Azia Sportkunveno okazinta en Inchon pasint-jare kaj Francis -- 9.99 sekundoj en la Azia Atleta Ĉampioneca Konkurso en 2007.

 

    En la ĉi-foja vira 100-metra konkurso usonaj sportistoj Tyson Gay ĉampioniĝis per 9.88 sekundoj kaj Mike Rodgers okupis la duan lokon per 9.90 sekundoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments