El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Lernantoj de Esperanto-kurso celebris la Internacian Tagon de Infanoj

| 2015-06-01
Bookmark and Share


Prezidanto de la Edukada Centro Chenyan en parolo dum la agado
 


Infanoj en dancado
 


Infanoj en kantato

 

    Celebre al la baldaŭa Internacia Tago de Infanoj, okazis en Pekino la 28-an de majo bonfara aktivado de la Eduka Centro Chenyan en la nomata urbo.

 

    Dum la 2-hora agado, lernantoj de tiu lernejo kaj infanoj el aliaj edukaj organizoj prezentis ĝojigajn programerojn por esprimi dankemon al la bonkoraj homoj, kiuj kontribuis monon kaj amon al malsanaj aŭ handikapulo-infanoj. Kelkaj infanoj kantis ankaŭ la Esperantan kanton "Knabino" kaj la tuta aranĝo estis prezidita per tri lingvoj, t. e. la ĉina, la angla kaj Esperanto.

 

    En la 8-a de marto komenciĝis Esperanto-kurso en la Eduka Centro Chenya. Yu Jianchao, supera Esperantlingva tradukistino de la Ĉina Radio Internacia, faris la unuan lecionon al la infanoj, kiuj tre rapide kaj bone kaptis novajn Esperantajn vortojn. Ankaŭ Li Weilun, emerita profesoro de la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato kaj esperantisto, ĉeestis la unuan lecionon kaj la bonfaran aranĝon por la Internacia Tago de Infanoj. Juana, juna esperantistino kaj membro de la Pekina Esperanto-Asocio, daŭre donas lecionojn en ĉiu semajfino.

 

    S-ino Gao, prezidanto de la Eduka Centro Chenyan, diris, ke ŝi havis seriozan malsanon kiam ŝi estis infano. Pro helpo de bonkoraj homoj, ŝi povis bonorde kreski kaj havi la hodiaŭajn atingojn. Tial ŝi volas malfermi la lernejon por helpi malsanajn infanojn por ke ili ricevu edukadon kiel normalaj infanoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments