El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj flugpilkistinoj ĉampioniĝis en la Azia Ĉampioneco

| 2015-05-29
Bookmark and Share


Ĉampioniĝis la ĉinaj flugpilkistinoj.

 

    Vespere de la 28-a de majo en Tianjin estis plene finita la Azia Virina Ĉampioneco de Flugpilko 2015. La ĉinaj flugpilkistinoj venkis la sud-koreajn, gajnante la tri matĉojn per la samaj rezultoj: 25 kontraŭ 21. La ĉina teamo refoje gajnis la unuan lokon post 4 jaroj kaj fariĝis la 13-a ĉampiono post kiam okazis la Unua Azia Ĉampioneco de Flugpilko. Tajlando gajnis la trian lokon en la konkurso kontraŭ Taiwan de Ĉinio, kiu akiris la kvaran.

 

    La gajno de la ĉampioneco pruvas, ke la ĉinaj flugpilkistinoj bone traktis la defion de sia rivalo kaj estas por ili bona komenco pretiĝi por la venontaj Olimpikoj. Fine de aŭgusto okazos la Monda Pokalo de Flugpilko en Japanio. Se Ĉinio tiam akiros la unuajn du lokojn, la teamo povos ĉeesti la Olimpikojn en 2016.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments