Bankuva kinejo furoras en Germanio
Oni spektas filmon en bankuvoj en Berlino.
Germana mediato raportis, ke en Berlino kaj Frankfurto furoras bankuvaj kinejoj. Kelkaj amikoj povas ĝui frandaĵojn kaj filmon kune en pneŭmataj bankuvoj vespere sub la plena ĉielo.
La kinejo unue aperis en Londono por privata renkontiĝo. En julio 2012 oni unuafoje okazigis publikan renkontiĝon de bankuva kinejo. Poste ĝi aperis ankaŭ en Nov-Jorko de Usono kaj Ibiza de Hispanio, kaj altiris multajn homojn.
La pago por bileto de bankuva kinejo en Berlino estas kara, ĉirkaŭ 30 eŭroj persone.
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments