El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio unuafoje aranĝis manovron pri savado eksterlande

| 2015-05-29
Bookmark and Share


En la 27-a de majo la helikoptero ekflugis de la ŝipo Haixun-31 de la Ĉina Administracio por Sekureco de Maro por plenumi serĉ-savan taskon.

 

    De la 24-a ĝis la 29-a de majo okazas en Malajzio la 4-a manovro pri savado kadre de la forumo de sudorient-azia regiono kune aranĝita de Malajzio kaj Ĉinio. En la manovro partoprenis pli ol 4 mil homoj el 21 membroj de la forumo, 8 regionoj kaj internaciaj organizoj. La manovro enhavas ekzercadon per municio, tiun pri teorio kaj taksadon de la manovro.

 

    Tio estas la unua fojo por Ĉinio aranĝi eksterlande grandskalan armeana-civilulan kunan manovron pri savado. Por la manovro Ĉinio sendis 606 homoj el 10 institucioj, rilatajn ekipaĵojn kaj materialojn inkluzive de surteriga ŝipo, sav-ŝipo, marpatrol-ŝipo, margard-ŝipo, ŝip-portata helikoptero, ambulanco kaj diversaj veturiloj por savado kaj kuracado. Per tio Ĉinio montris al la mondo sian pozitivan sintenadon kune respondi defiojn pri netradicia sekureco kiel granda lando en sudorient-azia regiono.

 

    "En sudorient-azia regiono ofte okazas naturaj katastrofoj. Por redukti perdojn kaj kune respondi naturajn katastrofojn ni devas starigi efikan regionan mekanismon." Tion diris Syed Faisal, plenuma direktoro de la kunordiga centro por humanisma helpo sub la katastrofa administracio de la Asocio de Sudorientaj Aziaj Landoj (ASAL). Li diris ankaŭ: "Per la manovro ASAL kaj Ĉinio povas dividi sciojn kaj spertojn kaj fortigi reciprokajn kunlaborojn en administrado de katastrofoj."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments