Du-nacia aranĝo por la Infana Tago en Gansu, Ĉinio
Dancas tibetaj infanoj.
Lernantoj de la 3-a elementa lernejo de Gongjiawan dum prezentado
Du-naciaj infanoj en donacado de libroj
La 26-an de majo, por bonvenigi la 1-an de junio, la Internacia Infana Tago, okazis aranĝo titolita "Ĝoja infan-tago, mano en mano" en la 3-a elementa lernejo de Gongjiawan en la urbo Lanzhou de la provinco Gansu, okcidenta Ĉinio. En ĝi partoprenis tibetaj infanoj venintaj el la orfa lernejo de la vilaĝo Madang sub la urbo Gannan kaj han-aj geknaboj lernantaj en tiu ĉi elementa lernejo. La infanoj de la du nacioj kune dancis tibetan dancon, donacis unuj al aliaj librojn kaj aliajn memoraĵojn kaj kune plantis arbojn de amikeco. Tiel ili ĉiuj pasigis la tagon en ĝojo .
Redaktoro: Xie Ruifeng
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat