La unua infanteria packonserva taĉmento de Ĉinio plenumos packonservan taskon
Oficiroj kaj soldatoj de la infanteria packonserva taĉmento de Ĉinio en sia kazerno la 26-an de majo
La 26-an de majo la unua infanteria packonserva taĉmento de Ĉinio okazigis ceremonion por funkciigi la novan kazernon. Tio markis, ke la infanteria bataliono de Ĉinio pasos de prepara periodo al la tasko-plenuma.
Soldatoj de la infanteria packonserva taĉmento de Ĉinio en prezentado de bajonet-lukto la 26-an de majo
La kazerno de la infanteria packonserva taĉmento de Ĉinio havas areon je pli ol 50 muoj. Post fino de la dispozicio en la tasko-areo de Sudano la 8-an de aprilo 700 oficiroj kaj soldatoj plenumis diversajn trejnadojn kaj packonservajn taskojn aranĝitajn de UN. Dume ili faris konstruadon de sia kazerno.
Oficiroj kaj soldatoj de la infanteria packonserva taĉmento de Ĉinio en sia kazerno la 26-an de majo
Ĉinaj infanterianoj jam komencis solan patroladon en urboj. Baldaŭ ili faros gardadon en rilataj tasko-areoj por protekti lokajn civitanojn.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat