El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ne-registara jarkunveno de KIKRA en Pekino

| 2015-05-26
Bookmark and Share

 

    La 25-an de majo inaŭguriĝis en Pekino la unua jarkunveno de ne-registara forumo de la Konferenco pri Interago kaj Konfid-Konstruaj Rimedoj en Azio (KIKRA). Al la jarkunveno ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon. Li diris, ke dum la pasintaj 23 jaroj depost la fondiĝo de KIKRA, ĉiuj flankoj forte klopodis por konstrui kaj solidigi konfidon, multigi dialogojn de diversaj kulturoj kaj antaŭenpuŝi komunan disvolviĝon. KIKRA havis pozitivajn atingojn kaj jam fariĝis grava sistemo de aziaj landoj por esplori la modon de sekura regado.

 

    La forumo estis proponita de prezidanto Xi en majo 2014 en la ŝanhaja pintkonferenco de KIKRA. Ĉinio kiel prezidanta lando de KIKRA ĉi-foje okazigas la unuan jarkunvenon, celante efektivigi la gravan proponon de la ĉina gvidanto kaj la komunan konsenton de ĉiuj flankoj en la ŝanhaja pintkonferenco. Matene en la sama tago okazis la unua plena kunveno de la jarkunveno. Krom 3 rondtablaj kunvenoj posttagmeze, okazos la dua plena kunveno kaj aliaj 3 rondtablaj kunvenoj.

 

    Kun la temo "Azio en la venontaj dek jaroj: sekureco kaj evoluo", la ĉi-foja jarkunveno estas organizita de la Ĉina Popola Instituto pri Eksteraj Aferoj kaj la pekina registaro. Ĝin ĉeestas ĉirkaŭ 400 homoj el membro-ŝtatoj, observanto-ŝtatoj de KIKRA kaj eksaj ŝtataj gvidantoj de aliaj landoj, famaj fakuloj, reprezentantoj de sociaj grupoj kaj amaskomunikiloj kaj alilandaj ambasadoroj en Ĉinio.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments