El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio transdonis du ambulancojn al Nepalo

| 2015-05-26
Bookmark and Share

 

    Unu monaton post la forta tertremo en Nepalo en la 25a de aprilo, Ĉinio trandonis al la nepala armeo en Katmanduo du ambulancojn por helpi ilin disvolvi medicinajn laborojn post la katastrofo.

 

    Kun la valoro de 59 milionoj da juanoj la du moveblaj hospitaloj inkluzivas operacian veturilon, oksigeno-produktan aparaton, anestezaĵon, moveblan X-radian maŝinon kaj ultrasonan ekipaĵon. La ĉina flanko ĵus trejnis cent profesiajn manipulantojn por certigi bonan funkciadon de la hospitaloj.

 

    Wu Chuntai, ĉina ambasadoro al Nepalo, kaj Gaurav SJB Rana, stabestro de la nepala armeo, ĉeestis la ceremonion de la transdono de la ambulancoj. Rana diris, ke Nepalo dankas la ĉinajn registaron kaj armeon, kiuj etendis la manon al Nepalo, kiam ĝi estis en malfacilo. Malgraŭ la risko de ŝosea kolapso la du ambulancoj vojaĝis de Lasao ĝis Katmanduo en tri tagoj, kio reflektis la profundan amikecon de Ĉinio al la popolo de Nepalo kaj al ĝia armeo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments