El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang intervidiĝis kun Michelle Bachelet

| 2015-05-26
Bookmark and Share

    Antaŭtagmeze de la 25a de majo laŭ la loka tempo, Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio, intervidiĝis kun Michelle Bachelet, prezidentino de Ĉilio.

 

 

    Li Keqiang unue transdonis saluton de Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, al s-ino Bachelet. Li diris, ke Ĉilio ĉiam staras ĉe la unua vico en la disvolvigo de la rilatoj kun Ĉinio. Kaj Ĉinio volas, kune kun Ĉilio, respekti unu la alian, profitigi kaj kungajnigi unu la alian, profundigi politikan interfidon, vastigi kunlaboron, pliigi kulturan interŝanĝon kaj plirapidigi la antaŭeniĝon de la dulanda strategia partnereco por pli bone feliĉigi la popolojn de la du landoj.

 

 

    Michelle Bachelet diris, ke la vizito de Li Keqiang al Ĉilio havas historian signifon: okaze de la 45-a jubileo de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, la vizito forte antaŭenpuŝos la dulandajn rilatojn ebligante ilian pli grandan disvolviĝon. Ĉilio volas, kune kun Ĉinio, novigi la komercan kunlaboradon de ambaŭ flankoj kaj oportunigi la investadon en Ĉilio fare de ĉinaj entreprenoj. Ĉilio pluapaŝe pliigos la kunlaborojn agrikulturan, paŝtan kaj teknikan kaj la interŝanĝojn kuklturan kaj edukan, kaj ĉiuflanke antaŭenpouŝos la strategian partnerecon de la du landoj.

 

    Post la intervidiĝo ambaŭ flankoj publikigis komunan deklaron de la dulandaj registaroj.

 

    Tagmeze de la sama tago laŭ la loka tempo, Li Keqiang kaj Michelle Bachelet kune intervidiĝis kun raportistoj.

 

 

    Prezentante la fruktojn de la ŝtatestra intervidiĝo, Li Keqiang emfazis, ke en la ĉi-foja vizito la financa kunagado de la du landoj akiris novan sukceson. Li diris, ke nun la reprosperigo de la tutmonda ekonomio estas malrapida, ĝi ankoraŭ alfrontas subenpremon. Ĉinio kaj Ĉilio vastigas la kunlaborojn en la kampoj de financo, imposto, produkto kaj aliaj, kaj tio multe helpos la reciprokan negocadon kaj investadon de ambaŭ flankoj, kaj donos fortikajn garantion kaj subtenon al la ĉiuflanka novigo de la kunlaboroj inter Ĉinio kaj Ĉilio, inter Ĉinio kaj aliaj latin-amerikaj landoj, helpante la ekonomian kreskadon de la du landoj kaj de la tuta latin-amerika regiono. Ĉio ĉi tio injektos novan viglecon al la ekonomia reprospero de la tuta mondo.

 

    Michelle Bachelet diris, ke kvankam longa distanco kuŝas inter Ĉilio kaj Ĉinio, tamen la amikeco inter la du landoj estas profunda. La vasta Pacifiko firme ligas la du landaj popoloj kune, kaj al la dulandaj kunlaboroj alvenos pli da ŝancoj. Ĉilio volas, kune kun Ĉinio, firmigi reciprokan politikan fidon, multigi kunagojn en libera komercado, akceli investadon unu de la alia, plifaciligi intervizitojn de homoj kaj puŝi la dulandajn rilatojn disvolviĝi pli bone kaj pli rapide.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments