Poemo de Su Shi
Sur rivera ponto
—laŭ melodio Xijiangyue (Luno super Okcidenta Rivero)
Kiam mi vivis en Huangzhou, foje mi vojaĝis en printempa nokto tra Qishui-rivero. Mi vizitis drinkejon kaj tie ebriiĝis. Sub lunlumo mi venis al rivera ponto. Mi senseligis mian ĉevalon kaj iom ripozis ebria sur miaj propraj kurbiĝintaj brakoj. Kiam mi vekiĝis, jam estis matene. Mi vidis, ke la montoj viciĝas senordaj kaj la rivero fluas lirlante. Mi eĉ dubis, ĉu mi troviĝas en homa mondo, kaj mi skribis la subajn versojn sur la ponta balustrado.
Leĝeraj ondoj ruliĝas glime sub luno.
Nubflokoj naĝas sur la ĉielo sen viŝo.
Viglas mia ĉevalo ankoraŭ kun selo.
Ebria mi volas dormi sur herb-tapiŝo.
0=0/ =0/ 0=0/ =0/ 0=0/
0=0/ =0/ -0/ 0=0/ 0=0/
=0/ =0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/
0=0/ 0=0/ =0/ 0-0/ =0/
Tiel ĉarman scenon de luno en rivero
Nepre ne frakasu per hufa interveno!
Ripozas mi ĉe la ponto sub salikombroj.
Min vekas kukolo en printempa mateno.
=0/ =0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/
=0/ -0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/
0=0/ 0-0/ =0/ 0-0/=0
0=0/ 0=0/ -0/ =0/ 0=0/
(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)
(Trad. Guozhu)
Su Shi (1036~1101) havis malglatan vivon kiel kortegano. Li travivis plurfoje malpromociojn kaj ekzilojn.
Oni povis facile imagi, ke la Kortego ekzilis kulpigitajn korteganojn ne al turismaj vizitindejoj, sed nur al dezertaj lokoj.
Dezertaj lokoj tamen ne malhelpis al poetoj versi. Ekz-e Puŝkin (1799~1837) en 1825 verkis famajn versojn:
En dezerta loko, en ekzilo,
miaj tagoj tiel pasis jam
senbrue, sen vervo, sen inspiro,
sen larmo, sen vivo, kaj sen am’.
(1825 )
En la 2-a jaro de Yuanfeng-erao de Song-dinastio (en 1079) pro la kalumnioj per la Kazo de Wutai-versado Su Shi estis ekzilita al Huangzhou (en nuna Hubei-provinco). En Huangzhou Su Shi verkis multe da famaj poemoj, el kiuj unu estis tiu ĉi peco.
Fakte la materialoj en tiu ĉi poemo estis vere ordinaraj:Printempo, nokto, rivero, luno, drinko, ebrio, ponteto… senescepte facile renkonteblaj en nia ĉiutaga vivo. Tamen, sub la plumo de Majstroj, ili kune konsistigis mirindan mondon kvazaŭ fean.
La unua strofo skribis pri tio, kion la poeto vidis survoje kaj lia ebrio. Li revenis post nokta drinko el vilaĝa drinkejo, sub ĉarma lunlumo, droninta en duona ebrio. Jen bona momento por forgesi ĉagrenojn de homa mondo kaj fandiĝi en naturon.
La dua strofo skribis pri la admiro kaj ĝuo de la poeto pri ĉia bela pejzaĝo, pentrante situacion forgesi ĉion inkluzive la aŭtoron mem, esprimante la optimisman kaj spiteman animstaton de la poeto. Sentoj legiĝis en versoj pri pejzaĝoj, konkorde kuniĝis la naturaj pejzaĝoj kaj la homaj sentoj. La etoso estis mirinde vasta, verva. La poemo allogis al foja kaj ripeta legado.
Redaktoro: Hu Guozhu
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat