Poemo de Wen Tianxiang
Tra Lingding(Izola)-maro
Per studo mi iĝis kortegan' oficiala.
Kvar jarojn mi trapasis en luktado batala.
Mia lando rompiĝas kvazaŭ vatoj en vento.
Mi mem kiel lemno sub pluv' en drivo fatala.
0=0/ 0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/
0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/
=0/ =0/ 0=0/ =0/ =0/ 0=0/
-0/ =0/ =0/ 0=0/ =0/ 0=0/
Ĉe Paniko-strando mi parolas pri paniko,
Kaj ĉe Izola Maro pri izolo finala.
Kiu povas eviti morton iĝi senmorta?
Lasu mian koron brili en kronik' anala!
-0/ =0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/
0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/
=0/ =0/ 0=0/ =0/ =0/ 0=0/
=0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/ =0/
(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)
(Trad.Guozhu)
Wen Tianxiang(1236~1282),kun adoltiĝa nomo Wen Songrui, estis lokano de Luling (en nuna Ji'an de Jiang'xi-provinco). Li sukcese trapasis la metropolan ekzamenon en 1256. En 1275, kiam la invada armeo de Yuan-kortego ekspediciis orienten, Wen Tianxiang organizis armeon en Ganzhou por defendi ĉefurbon Lin'an (la nuna Hangzhou). En la sekva jaro li estis nomumita kiel ĉefministro. Wen Tianxiang kiel speciala delegito de la kortego venis al tendaro de Yuan-armeo por trakti pri paca traktato. Armeo de Yuan arestis lin, sed Wen Tianxiang sukcese eskapis al Wenzhou, poste li persiste batalis en multaj lokoj de Jiang'xi, Fujian k.c. kaj sukcese reprenis multajn okupitajn guberniojn. Bedaŭrinde li suferis malvenkon en 1278 kaj estis sendita kiel militkaptito al Yanjing (nuna Pekino). Tie li estis ĵetita en prizonon dum 4 jaroj. La malamikoj ĉiamaniere persvadis lin kapitulaci, sed Wen Tianxiang rifuzis tenante sin nesubigebla. Fine li estis ekzekutita 47-jara.
Tiu poemo estis verkita de Wen Tianxiang en 1279, kiam li veturis tra Lingding(Izola)-maro.
En la unuaj du versoj Wen Tianxiang retrorigardis sian vivon. Pro limigo de la spaco li citis nur du eventojn (iĝi kortegano kaj persisti en bataloj).
La mezaj kvar versoj post “luktado batala” klare montris lian konon pri la tiama situacio: ŝtato estas en danĝeroj, la tragedia pereo estos neevitebla, ankaŭ sia propra sorto estas malfacile supozebla. Tamen vizaĝe al tia sortŝanĝo, la aŭtoro pensis ne pri sia futuro. Li sentis grandan bedaŭron pro tio ke li ne sukcesis gajni venkon antaŭ du jaroj en milito por ŝanĝi la situacion. Li sentis ankaŭ doloron pro sia izoliteco sen helpoj. Ni povis facile ellegi inter la versoj la suferan koron kun memriproĉo miksita kun suspiro.
La lastaj du versoj esprimis la tute senhezitan elekton pri lia propra sorto. Tio aldonis al la antaŭaj bedaŭroj patosan forton kaj apartan subliman belon.
La tuta poemo furoris kiel impona fama verkaĵo kun edifo al posteuloj. Precipe la versparo “Kiu povas eviti morton iĝi senmorta? / Lasu mian koron brili en kronik' anala!” donis gravan influon al la sekvaj patriotoj kaj popolanoj en unu post aliaj generacioj.
Redaktoro: Hu Guozhu
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat