El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis Ĉilion

| 2015-05-25
Bookmark and Share

    Posttagmeze de la 24-a de majo (laŭ la loka tempo) Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio, atingis la flughavenon de Santiago, Ĉilio, por sia oficiala vizito al la lando invitite de Michelle Bachelet, prezidentino de Ĉilio.

 

 

    Heraldo Munoz, ministro pri eksteraj aferoj de Ĉilio, kaj aliaj altrangaj oficistoj ĉeestis al la bonvenigo. Vicoj da soldatoj salutis Li Keqiang kaj lian edzinon. Ankaŭ Li Baorong, ĉina ambasadoro en Ĉilio, venis al la flughaveno.

 

 

    Li Keqiang diris, ke Ĉilio estas la unua lando en suda Ameriko, kiu starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, kaj kiu subskribis interkonsenton kun Ĉinio pri libera komercado. Inter la landoj de tiu ĉi regiono, Ĉilio staras en la unua vico en la disvolviĝo de la amikeco kun Ĉinio. La vizito de la ĉina ĉefministro celas firmigi la ambaŭflankan amikecon, pliigi politikan interfidon kaj ĉiuflanke vastigi la dulandajn kunlaborojn por liberkomerca zono, financo, produkta industrio, infrastrukturo kaj en aliaj kampoj, por ke la potencialo de la dulanda kungajno transformiĝu en puŝon al la rapidigo de la komuna disvolviĝo kaj por ke la strategia partnereco de ambaŭ flankoj trovu sin sur nova komenco kaj suriru al plialta nivelo.

 

    Dum sia vizito Li Keqiang intervidiĝos kun Michelle Bachelet. Ili kune renkontiĝos kun raportistoj kaj ankaŭ partoprenos en la forumo pri ekonomio kaj komerco okaze de la 45-jara jubileo de la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Ĉilio kaj la 7-a kunveno de la Entreprenista Komitato de la du landoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments