El Popola Ĉinio>头条新闻>

Konferenco de amikaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Japanio okazis en Pekino

| 2015-05-25
Bookmark and Share

 

    La 23an de majo en la Granda Popola Halo en Pekino Xi Jinping ĉeestis konferencon de amikaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Japanio, kaj faris gravan parolon.

 

    Li akcentis, ke ĉi-jare estas la 70a datreveno de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito far la Ĉina Popolo kaj tiu de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. La agresaj krimoj faritaj de la japana militarismo siatempe ne povas esti kaŝitaj, kaj la vero de la historio ne povas esti distordita. Iu ajn konduto, kiu distordas aŭ beligas la agresan historion de la japana militarismo, ne estas permesata de la ĉina popolo nek de la aliaj aziaj suferintoj. Estas kredeble, ke ankaŭ la japana popolo kun justeco kaj konscienco ne konsentas tion. Oni devas tiri lecionojn el la pasinteco. Memori la historion estas por krei la estontecon; kaj ne forgesi la militon estas por konservi la pacon. Ankaŭ la japana popolo suferis de la milito. La du landoj devas tiri lecionojn el la pasinteco, alfronti la estontecon kaj kune klopodi por akceli pacan disvolvadon, daŭrigi amikecon, krei belan estontecon de la du landoj kaj kontribui por la paco en Azio kaj por tiu en la mondo.

 

    Toshihiro Nikai, prezidanto de Ĝenerala Konsilio de Liberal-Demokratia Partio de Japanio, diris en sia parolo, ke la konferenco de amikaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Japanio estas tre grava, kaj diversaj rondoj de Japanio aktive partoprenas en ĝi, kaj ili dankas la ĉinan registaron por ĝia atento kaj subteno al la konferenco. Li diris ankaŭ, ke la parolo de Xi estas tre grava, kaj ili penos por antaŭenpuŝi la disvolvadon de la japan-ĉinaj interrilatoj, kiuj estas bazitaj sur la popoloj. Estas tre grave, ke la du flankoj subtenu la interŝanĝojn neregistarajn kaj kulturajn, precipe akcelu la interkomprenon kaj komunikadon inter la dulandaj junuloj kaj konservu la interrilatojn. Li esperis, ke la du flankoj fortigos interŝanĝon kaj kunlaboron en tiuj kampoj. Li aldonis, ke Japanio deziras klopodi kun Ĉinio por la longdaŭra disvolvado de la rilatoj inter la du landoj.

 

    La konferenco estas grandioza evento inter la du landoj en la lastaj jaroj, kaj pli ol 3 000 japanoj el la rondoj de politiko, ekonomio, turismo kaj arto ĉeestis ĝin. En la konferenco la ĉeestantoj publikigis Alvokon de la Konferenco de Amikaj Interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Japanio por alvoki fortigon de popolaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj kaj daŭran amikecon inter la du landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments