Diverslandaj valoraĵoj eksponataj en la 3-a Ĉina Hunan-a Internacia Ekspozicio de Mineraloj kaj Gemoj
Valora eksponaĵo
La 21-an de majo la 3-a Ĉina Hunan-a Internacia Ekspozicio de Mineraloj kaj Gemoj inaŭguriĝis en la Internacia Centro de Konferencoj kaj Ekspozicioj en Chenzhou de Hunan-provinco, Ĉinio. Pli ol 100 mil valoraj gemoj allogis amason da vizitantoj.
Kun la temo "Jaro de Urbo de Mineralaj Kristaloj" la ĉi-foja ekspozicio havas eksponan areon de 100 mil kvadrataj metroj kaj 2 600 standojn inkluzive de 300 standoj el ĉ. 40 landoj, kiaj Usono, Germanio, Britio, Francio, Hindio, Aŭstralio, Rusio kaj Sud-Afriko. La eksponaĵoj tuŝas mineralajn kristalojn, juvelojn, fosiliojn, aerolitojn, kristalojn, ornamajn ŝtonojn kaj arboradikajn skulptaĵojn.
La 3-a Ĉina Hunan-a Internacia Ekspozicio de Mineraloj kaj Gemoj fermiĝos en la 25-a de majo.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat