El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang kaj ĉinaj verkistoj vizitos la hejmlokon de García Márquez

| 2015-05-22
Bookmark and Share

 

    La 21an de majo ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis Bogoton por la dutaga oficiala vizito al Kolombio. Krom subskribo de ekonomiaj kaj komercaj interkonsentoj kun Kolombio, Li ĉeestos ankaŭ seminarion pri interhomaj interŝanĝoj de Ĉinio kaj Latin-Ameriko kune kun kolombia prezidento Juan Manuel Santos. Kelkaj ĉinaj verkistoj, inkluzive de Mo Yan, kaj konataj literaturistoj de Kolombio ankaŭ ĉeestos la seminarion. Kolombia mediato diris, ke lia vizito metos novan majloŝtonon de la duflanka kunlaboro en ekonomio, politiko, kulturo kaj aliaj kampoj.

 

    En la sekva tago en la palaco San Carlos Li Keqiang kaj Juan Manuel Santos ĉeestos la seminarion pri interhomaj interŝanĝoj de Ĉinio kaj Latin-Ameriko, kaj ĝin ĉeestos ankaŭ konataj ĉinaj verkistoj Mo Yan, Tie Ning kaj Mai Jia kaj kelkaj literaturistoj de Kolombio. Ili ankaŭ vizitos la hejmlokon de García Márquez, verkinto de la romano Cent Jaroj da Soleco. Kvankam Kolombio ne estas forta ekonomie, ĝiaj kulturaj atingoj estas rimarkindaj. Tio montras, ke Ĉinio kaj Kolombio fortigos ne nur ekonomian kunlaboron, sed ankaŭ kulturajn interŝanĝojn.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments