El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang vizitis kaj spertis la de Ĉinio produktitan subteran trajnon en Brazilo

| 2015-05-21
Bookmark and Share

 

    Matene de la 20-a de majo laŭ la loka tempo ĉina ĉefministro Li Keqiang vizitis kaj spertis la de Ĉinio produktitan subteran trajnon en Rio-de-Ĵanejro de Brazilo.

 

    Li Keqiang atenteme aŭskultis rilatajn konigojn, vizitis eksponajn tabulojn kaj faris interŝanĝojn kun respondeculoj de ĉinaj kaj brazilaj entreprenoj. Rilata respondeculo diris, ke la novaj trajnoj projektitaj kaj faritaj de Ĉinio ne nur estas belaj, glataj, komfortaj, energi-ŝparaj kaj medi-protektaj, sed ankaŭ havas klimatizilaron konforman al la lokaj klimataj kondiĉoj; kiam Olimpikoj okazos en Rio-de-Ĵanejro venontjare, tiuj trajnoj kaj malpezaj trakoj produktitaj de Ĉinio estos vaste uzataj en la urbo. Tion aŭdinte Li Keqiang diris, ke tio estas testado al ĉinaj ekipaĵoj.

 

    Poste Li Keqiang suriris sur vagonon kaj spertis la tutan procezon de veturado de la trajno -- ekveturo, plirapidigo, glata veturado, malrapidigo kaj eniro en stacion. Li iris en kondukejon kaj interparolis kun lokomotivestro. La lasta ĝoje diris al Li Keqiang, ke la de li kondukata trajno povas enteni multe da pasaĝeroj kaj glate veturi, kaj estas vaste laŭdataj de popolanoj en Rio-de-Ĵanejro.

 

    Rio-de-Ĵanejro mendis 604 trajnojn de Ĉinio. En la proksima estonteco Ĉinio liveros al Brazilo 90 trajnojn uzotajn por specialaj linioj de la Olimpikoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments