El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kunlaboro por kungajno

| 2015-05-20
Bookmark and Share

 

    Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio sekvas la vojon de paco kaj disvolvado, akcelas starigon de novtipaj internaciaj rilatoj kun la kerno de reciproka profito kaj kungajno, kaj antaŭenpuŝas konstruadon de la komunumo de komuna sorto de la homaro. Tiuj gravaj asertoj klare montras la ŝtatan volon kaj strategian elekton de kunlaboro por kungajno.

 

    Ĉinio sukcese malfermis la vojon de paco kaj disvolvo. De post la fondiĝo de nova Ĉinio, precipe en la pasintaj pli ol 30 jaroj post komenciĝo de la reformado kaj pord-malfermo, Ĉinio firme kaptis la favoran kondiĉon de paca kaj stabila internacia medio kaj ekonomia tutmondiĝo, kaj disvolvis amikajn kontaktojn kaj reciprokprofitan kunlaboron kun diversaj landoj. Danke al tio ĝi fariĝis la dua plej granda ekonomio de la mondo kaj la plej granda komerca partnero de pli ol 130 landoj. Faktoj pruvas, ke paco kaj disvolvado estas la ĝusta vojo al bonstato.

 

    Ĉinio klopodas por realigi komunan disvolvadon kaj forĝi komunumon de interesoj. Ĝi bonvenigas ĉiujn landojn preni la ekspresan trajnon de disvolvado de Ĉinio. Fronte al la azia kaj internacia financa krizo Ĉinio ludas la rolon de respondeca lando, stabiligis makroekonomiajn politikojn, aktive disvolvis internacian kunlaboron, kaj ludis ŝlosilan rolon por stabiligi kaj revigligi la ekonomion de Azio kaj eĉ de la tuta mondo. Ĉinio firme plenumas sian devontigon de la Monda Organizo pri Komerco de post sia membriĝo, klopodas por konstrui apertan ekonomion, akceli liberecon kaj facilecon de komerco kaj investo kaj starigi malferman kaj inkuzivan liberkomercan reton, firme oponas ĉian protektismon, kaj akcelas ekonomian kreskon kaj komercan disvolvon en la mondo.

 

    La ĉina iniciato pri konstruado de la Ekonomia Zono laŭ la Silka Vojo kaj pri tiu de la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento ĝuste estas bazita sur la ideo de paco kaj disvolvo kaj kunlaboro por kungajno. La iniciato sekvas la spiriton de paca kunlaboro, malfermeco kaj inkluzivo, lernado unu de la alia, reciproka profito kaj kungajno kaj celas integri la interesojn de Ĉinio kaj la koncernataj landoj. La iniciato persistas en la principo de interkonsiliĝo, komuna konstruado kaj divido. Ĝi ne estas ferma kaj ekskluziva, sed malferma kaj inkluziva, kaj bonvenigas la partoprenon de ĉiuj landoj. "Unu Zono kaj Unu Vojo" kaj la Azia Infrastruktura Invest-Banko ne kontraŭas ekzistajn regionajn mekanismojn kaj proponojn, sed estas paralelaj kun ili, kaj ili povas subteni sin reciproke kaj disvolvi kune.

 

    Ĉinio marŝas sur la vojo de paca disvolvo kaj nacia rejunigo, dezirante kune kun aliaj landoj trovi novan vojon de paca kunekzisto kaj kunlaboro por kungajno.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments